Uzantaj iloj

Retejaj iloj


aventuro_la



La aventuro

Kantas Kaj Tiel Plu

Kanto de Ramon Muntaner sur la versio de Josep Palau.

Teksto

En bluoj de l' somer'mi paŝos sur la bed'
tra l' pikoj de l' tritik', tretante herbon ludan.
La friskon kun revem' mi sensos sub pied',
mi lasos ke la vent' ŝaŭmbanu l' kapon nudan.

Mi ne parolos plu, mi vojos sen pensem',
sed la senlima am' elŝvelos en l' animo.
Mi migros for, tre for, simile al bohem'
tra la Natur' - en ĝoj' samkiel kun virino.

En bluoj de l' vesper' mi paŝos sur la bed'
tra l' gratoj de l' tritik', tretante herbon friskan.
La pulson de la grund' mi sensos sub pied',
kvazaŭ virino tuje proponus nudon riskan.

Sen vortoj kaj sen pens', sen ia nostalgi',
min blovus larĝa vent' nazlobe kaj anime;
al tero de prohib' tre foren paŝos mi,
-izole, kun mi mem- ja kvazaŭ kunvirine.

En verdoj de l' vesper' mi vojos flavaere,
kun gamboj pikvundataj de la tritika glav'.
La ventron dum trankvil' mi sensos enviscere
kiun la bestoj flaras serĉante tra l' minkav'.

Kapnude mi, en mut', min dronos senparola
plej nepre, kun sovaĝ', al volo de l' aer',
mi lasos luli min, nur semon en leĝer',
por fekundo de l' flor' - fiera aŭ izola.

En bluoj kaj en verd', somere en aere,
fekunde per la sem' pelata de la vent',
kiel danca radik' vojiros mi sencele
al montopint', en serĉ' de mia oksident'.

Nur vegetaĵ' -aŭ best- en plena pens-imun',
kunfande kun natur' ardanta kaj izola,
mi estos la polen' sub blovo de l' aŭtun',
dum muĝas la tempest' kaj soras fajro bola.

Sen bluoj kaj sen verd', perdite en mi mem,
konkeros mi la altojn de l' suntaŭro.
Sen frido kaj sen vent', maturan nur pro ĝem',
l' antikvan teron plue surtretas Minotaŭro.

Se l' fonto kaj la flor' vortumas sen kapablo,
ĝin diros trafe ŝton' kaj mia frunt'.
En la dezir' de l' vent' plu restis olda fablo.
La frunt', la ŝtono murdas. -Persistas dezirvund'.

aventuro_la.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)