Uzantaj iloj

Retejaj iloj


aventuroj_de_la_eta_juju

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Anveturoj de la eta Juju

Teksto

Estis panjo Kukunka, Kukunka,
estis paĉjo Taranta, Taranta,
ili havis etan Jujuon.

Foje ili promenis, promenis,
ĉe profunda river' Nil', river Nil',
kie vivis granda krokodil.

Kaj elsaltis krokodil, krokodil,
el profunda river' Nil', river Nil',
kaj forprenis etan Jujuon.

Ploras panjo Kukunka, Kukunka,
ploras paĉjo Taranta, Taranta,
donu reen etan Jujuon.

Ekparolas krokodil', krokodil',
el profunda river' Nil', river Nil',
Vi alportu bovon bakitan.

Kuras panjo Kukunka, Kukunka,
kuras paĉjo Taranta, Taranta,
kaj alportas bovon bakitan.

Ekparolas krokodil', krokodil',
el profunda river' Nil', river Nil',
Mi redonas etan Jujuon.

Ligoj

aventuroj_de_la_eta_juju.1550478060.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)