Uzantaj iloj

Retejaj iloj


azeno

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Azeno

E-tekstoMarin Bacev
MIDIazeno.mid

Teksto

Marŝas knabo, marŝas knabo kun azen'
sur la strato, kota strato, vidu jen!
Ah, paĉjo, vidu ĝin! Azen' ne movas sin,
La knabo volas iri kaj la azenon tiri.

Batas knabo, batas knabo, batas ĝin,
sed azeno spitas kaj ne movas sin.
Ah, paĉjo, helpu lin! Azen' ne movas sin.
Li volas pluen iri, sed ĝin ne povas tiri.

Venas paĉjo, venas paĉjo kun suker'.
ĝin li donas al azeno kun esper'…
Ah, paĉjo, vidu ĝin! Azen' jam movas sin'.
La knabo jen ekiras, azenon ne plu tiras!

azeno.1285626552.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)