Uzantaj iloj

Retejaj iloj


baf

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

Sur ambaŭ flankoj antaŭa revizio Antaŭa revizio
Sekva revizio
Antaŭa revizio
baf [22.08.2013 14:36]
127.0.0.1 ekstera redakto
baf [25.02.2020 12:38]
brinerustle
Linio 3: Linio 3:
 Kantaro kun tekstoj de la samtitola kasedo. Kantaro kun tekstoj de la samtitola kasedo.
 Edistudio, Pisa, 1985. Edistudio, Pisa, 1985.
 +[https://​www.youtube.com/​watch?​v=KPgrfP3il1c]
  
 ===== Enhavo ===== ===== Enhavo =====
Linio 17: Linio 18:
 *[[Foriris vere longa temp’]] *[[Foriris vere longa temp’]]
 *[[Kokain’]] *[[Kokain’]]
 +
 +===== Enkonduko =====
 +
 +
 +senkonduko
 +
 +cxi tiu esperanto-movado tedas min. aparte tedas min gxiaj provoj sxajnigi sin io pli serioza ol gxi estas en la realo, gxiaj solenaj fermoj kaj malfermoj, gxiaj inauxguroj en cxeesto de lokaj instancoj, gxiaj jubileoj, gxiaj festparoladoj,​ festparolantoj kaj festauxskultantoj.
 +
 +iom pli serioze tedas min gxiaj gxismortaj debatoj pri la nenio, gxiaj deklaroj kaj rezolucioj pri kies efektiva uzo neniu sin demandas, gxiaj komisionaj laboroj, komisionaj protokoloj kaj komitataj aproboj. mi opinias ke la esperanto-movado konkurencas kun unuigxintaj nacioj pri misuzado de arbaroj. cxiu universala kongreso konsumas almenaux du arbarojn da skribita papero, kies nura celo estas pruvi ke ni estis tie kaj "​laboris"​. kiel vi povas mem konkludi, min tedas universalaj kongresoj, kiuj ade reproduktas sin kaj cxiam estas samaj al si mem, tiel ke oni ne havas eblecon diveni cxu oni partoprenas la duan aux la trian kongreson en antverpeno. Min tedas ankaux la revuoj, kiuj samnumere aperigas informojn pri la brilaj sukcesoj de la jxusa kongreso kaj pri la allogajxoj de la venonta kongreslando. Per flugiloj de facila tedo nun de u.k. iras ni al u.k.
 +
 +ankoraux pli serioze tedas min parto de la esperantistaro kaj cxefe tiuj, kiuj pli bone parolas la lingvon. min tedas prezidantoj,​ vicprezidantoj kaj estraranoj kiuj taksas sin prezidantoj,​ vicprezidantoj kaj estraranoj, kaj digne reprezentas la nenion, tute digne kvazaux ili estus prezidantoj,​ vicprezidantoj kaj estraranoj. min tedas la elito, kiu konscias ke gxi estas elito, sed pro sia nesekureco sentas la bezonon recertigxi pri sia eliteco en cxiu ebla maniero. se ne ekzistas alia maniero, gxi pruvas sian elitecon per klacxkunvenoj en la kongresaj urboj, al kiuj novuloj estas nur pene allasataj. tiu sama elito la postan tagon faros paroladon pri egaleco kaj homaj rajtoj. min tedas ecx homaj rajtoj, kiam ili estas batalcxevalo por etburgxaj nordeuxropaj rasistoj, kiuj ricevinte cxion pro hazardo kaj vidinte ministojn aux triamondajn kamparanojn nur en lernolibroj kaj fabeloj, klopodas savi sian noblan animon, tedante la mondon pri la homa rajto veturi en tramoj farbitaj laux la prefero de la pasagxeroj. ili tedas min cxefe kiam ili deklaras sin esperantistoj (la lingvon ili ja pli bone parolas ol cxiuj aliaj), sed ne volas ecx konsideri la eblecon ke bulgaroj estas malsamaj, kaj ke apliko de svedaj kutimoj en turkujo estas almenaux malfacila. ilia interesigxo pri fremdaj kulturoj kutime ne eliras la triangulon "​francan-anglan-germanan",​ kaj ili pludeklaras sin esperantistoj kaj internaciistoj cxar sian etburgxan naciismon ili anstatauxigis per pli granda naciismo, tio estas euxropismo.
 +
 +kompreneble min tedas ankaux enkondukoj, kiuj klare kaj klere kondukas legantojn al la posta materialo. Pri cxio cxi la kunlaborintoj en la produktado de cxi tiu disko/​kasedo diras: "​baf!"​
 +
 +vane vi nun kuras al via libretaro por foliumi viajn dudek vortarojn (cetere, tedas min vortaristoj kaj akademianoj,​ kiuj ankoraux opinias ke nia lingvo estas io manipulebla kaj plutedas la movadon per siaj novaj, kaj tamen malnovaj, neologismoj kaj per siaj "​picxajxoj"​. kial diable ili ne tedas francojn aux cxehxojn?).
 +
 +baf estas esprimo de enuo kaj de malkontento,​ kiun uzas kelkaj parolantoj de la internacia lingvo. gxia unua sistema uzinto sxajnas esti simo milojevicx, redaktisto kaj malburokrato.
 +
 +ankaux la originalaj verkintoj de la cxisekve tradukitaj kanzonoj gxenerale diras "​baf!"​ pri la grandaj mitoj kaj idealoj, aux pli gxuste ili diras "​baf!"​ pri la tedo kaj la bombasto, kiu en difinita jxusa epoko kuniris kun tiuj mitoj kaj idealoj.
 +
 +tamen, malgraux "​bafoj"​ ili plulaboras por plibonigi la mondon, ne tedante samtempe siajn samtempulojn.
 +
 +ankaux en la esperanto-movado ekzistas arego da tiaj "​simplaj",​ laborantoj esperantistoj (ne rakontu tion al la teduloj, cxar ili tuj kaptos la okazon por inauxguri monumenton al la "​nekonata esperantisto"​ kun aro da paroladoj kaj kun salutoj de lokaj instancoj). Ili vivtenas la lingvon kaj toleras gvidantojn kaj enuon. kun ili ni diras "​baf!"​
 +
 +renato korseti
  
 {{tag>​kantaro}} {{tag>​kantaro}}
baf.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)