Mariston logas vasta mar', ondaro kaj muĝ',
La ŝipon skuas la ŝtormar' - ne estas rifuĝ',
Refreno:
Nun ĝis revid', belega knabin'
Revidos mi baldaŭ vin!
Knabino mia diris “ĝis” - zumanta la muĝ',
Min ligas ŝia lasta kis', - jen estas rifuĝ',
Refreno
Ŝi flustras dolĉe en orel', ĉe zumanta muĝ',
Revenu baldaŭ /e/ via vel' al hejma rifuĝ,
Refreno