Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bariloj_kaj_truoj

Bariloj kaj truoj

Muziko kaj vortoj de Miĥail Povorin

Teksto

Klarigu al mi, ho sincera amik':
Por kio bariloj ekzistas?
Mi ĉie rigardas al ties efik',
Kaj mia animo ektristas.

El ŝtonoj, el ligno aŭ simple el drat'
Ekstaras la muroj miljaraj
Por bari la vojon de frato al frat'
Je niaj afliktoj amaraj.

Knabin' malfruiĝas al amrendevu'
Pro longa vojeg' ĉirkaŭira,
Kaj velkas belega buked' pro enu'
En man' de junulo sopira.

Nudisto fervora dum paŭz' en program'
En lagon sin trempi ne povas,
Al plaĝo rutina kun sia malsam'
La nazon arogan ne ŝovas.

La mond' estus nura sufer' kaj infer',
Sed saĝe la sort' improvizas,
Ĉar homoj ekzistas, kiuj kun fier'
Barilojn per truoj provizas.

Tra l' truoj ridetas radi' de l' esper',
La baroj obstinaj dissaltas,
La tuta homar' en la streb' al prosper'
Mezvoje ne stopas, ne haltas.

Diboĉa bubaĉ', mia samidean',
Ni faras aferon komunan.
Barila rompant', jen al vi mia man',
Ni ĝuu la mondon helsunan.

Akceptu ĉi kanton de P.Mikael',
Al vi dediĉitan omaĝe.
Tra densa mallumo briletu la cel',
Al kiu ni iru kuraĝe! (3-foje)

MIDI-dosiero

bariloj_kaj_truoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)