Uzantaj iloj

Retejaj iloj


begino_cxu_vi_volas_danci

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Begino, ĉu vi volas danci?

MuzikoZeg Kwezelken
E-tekstoJuul KARNAS
E-teksto 2S. J. IJSSELSTEIN

El la XVa jarcento.

begino — nevotinta monaĥino

Teksto

„Begin’, ĉu vi volas do danci
Pro freŝa or’ de kokin’?”
„Ho ne, respondis la begin’,
Ĝi ne amuzas min.

Refreno:

Mi ĝin ne povas
Mi ĝin ne volas,
Danci ne estas laŭ regul’,
Begino ne dancas, nek bigotul’!”

„Begin, ĉu vi volas do danci
Pro laktdonanta bovin’?”
„Ho ne,” respondis la begin’,
„Ĝi tro lacigus min.

Refreno

„Begin’, ĉu vi volas do danci
Pro bela, forta ĉeval’?”
„Ho, ne” respondis la begin’,
„Ne estas laŭ la moral’.

Refreno

„Begin’, ĉu vi volas do danci
Pro edziĝema junul’?”
„Ho jes” respondis la begin’,
„Mi dancos laŭ la postul’.

Mi ĝin ja povas,
Mi ĝin ja volas,
Danci ja estas laŭ regul’,
Begino ja dancas kaj bigotul’!”

Teksto 2

Piulino

Ho ĉarma piulino,
Vi dancu ja kun mi,
“Ho ne”, ŝi diris laŭte,
Neniam dancas mi.
Mi ne darfas,
Mi ne povas,
Danci decas ne al mi,
Sed preĝi volas mi por vi.“

Ho dancu piulino,
Mi donos bovon al vi.
“Ho ne”, ŝi diris dolĉe,
Mi dancos ne por tri.
Mi ne darfas,
Mi ne povas,
Danci decas ne al mi.
Sed preĝi volas mi por vi”.

Ho dancu piulino,
Edzino igos vin mi.
“Ho jes”, ŝi kriis rave,
Mi ĉiam dancos kun vi,
Gaje dancos,
Kune saltos,
Karulo, premu min al vi,
Ĉar danci plaĉas tre al mi.“

begino_cxu_vi_volas_danci.1366703489.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)