Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | Hans Haubold |
---|---|
Teksto | Carl Busse |
E-teksto | Paul Bennemann |
MIDI | bela_nokto.mid |
Bela nokto, steloj migras
sanktaj super vi,
kaj la laŭta tago sonĝo tie ĉi.
La sopiroj, la pasioj
iĝas klaraj nun,
ah, sub via ĉasta ombro
puraj kiel sun'.
Kiel mia kor' kvieta
iĝas pli kaj pli
kaj sonĝante eksimilas,
bela nokt' al vi.