Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | J. OFFENBACH |
---|---|
Esperanta teksto | Karl VANSELOW |
Tipo | traduko |
Originala teksto | J. OFFENBACH |
Barkarolo-melodio
Bela nokto, paradiza,
enrevigu nin,
Pri la tago sobre griza
forgesigu nin.
Lumu, steloj, mara rondo
respegulu vin.
Sonĝe la murmura ondo
lulu, lulu nin.
Alportu la zefir'
karesojn ĉiela-flugile
Kaj en kisoj mil
dronu la kor-sopir'.
De la dioj la envio
ne disigu nin.
Donu, nokto, ke nenio
elrevigu nin.
En feliĉego-ebrio
dronigu nin.