Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bestoj_venas

Bestoj venas

KantasAkordo
Esperanta tekstoRoel HAVEMAN
Tipotraduko

Teksto

Jen bestoj venas, bestoj venas
Bestoj venas, bestoj venas
Bestoj venas, bestoj nur
Sinjor'!

La bestoj jam alvenas, vidu jen
Muele maĉas herbojn la azen'
La bestoj jam alvenas, jen po du
La elefant' kaj la kanguru'
La bestoj jam alvenas, jen po tri
La bufo, abelo kaj amfibi'
Jes, la bestoj jam alvenas, jen po kvar
Por hipopotamo la pord' estas bar'
La bestoj jam alvenas, jen po kvin
Ĉiu iras al ĉi destin'

Halelu! Haleluja al Jesu'!

Jes, la bestoj jam alvenas, jen po ses
Hieno ridadas pro simi' sen ĉes'
La bestoj jam alvenas, jen po sep
La porko gruntas: “Troa streb'!”
La bestoj jam alvenas, jen po ok
Noa' krias do: “Plenas stok'!”
Jes, la bestoj jam alvenas, jen po naŭ
Noa' krias do: “Adiaŭ'!”
Jes, la bestoj jam alvenas, jen po dek
La forirsignalo sonas: “ek'!”

Sencela estis la velad'
Ĝis la ŝipo grundis sur Ararat'

Halelu! Haleluja al Jesu'!

Eksteraj ligoj

bestoj_venas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)