Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Betuloj susuros belkankon de l' somer'
herbejo de rozoj florados
kiam edzofesta amikar' en brila manier'
tra la belsomera tago marŝados.
Memoroj de infana tempo paŝas kun graci'
la revoj vagas en infana lando.
La ringon de fidelo mi donacos kiam vi
respondis al mia demando.
Verdanta betularbaro estos belornam'
dum fidelan amon volas ni deklari
kaj tie fondos ni la hejmon de feliĉa am'
por provi la kunvivon dolĉa fari.