Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bileto_al_la_lun

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Bileto Al La Lun'

Kantas Persone, muziko & teksto: Martin

Teksto

Flaru la asfalton, kara
Ĉu venas la printempo nun?
Kaj mi kisas viajn lipojn, kara
En la varmo de la sun'

Ĉu perdis vi la voĉon, kara?
Mi babilas kiel lunatik'
Ĉar mi perdis la memfidon, kara
Sur planko de fabrik'

Refreno:

Malprave pensis mi pli bone sen ol kun
Kaj ŝparis monon por bileto al la lun'

Iru kun mi se vi volas
Helpu pri la tria vers'
Dum la astroj karambolas
En aliula univers'

Refreno
bileto_al_la_lun.1371391712.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)