Uzantaj iloj

Retejaj iloj


black_and_white

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Black and white

MuzikoEarl Robinson
TekstoDavid Arkin
MIDIblack_and_white.mid

Teksto

Jen nigra ink', jen blanka paĝ',
kaj ambaŭ lernas, urb', vilaĝ',
ja urb', vilaĝ'.
Kaj scias ĉiu ajn: lernant'
nun rajtas studi en la land'
en tuta land'.
Jen nigra ink', jen blanka paĝ',
kaj ambaŭ lernas, urb', vilaĝ',
ja urb', vilaĝ'.

Jen nigra rob' kaj blanka har',
Fermita estas lernejar',
La lernejar'.
Juĝistoj naŭ kun bona kor'
Malamon pelis de l'kolor',
De la kolor'.
Jen nigra rob' kaj blanka har',
Fermita estas lernejar',
La lernejar'.

Tabulo nigra, blanka kret',
Parolas ili sen sekret',
Ja sen sekret'.
Komprenas ĉiu infanet':
Jen libereca alfabet',
Ja alfabet'.
Tabulo nigra, blanka kret',
Parolas ili sen sekret',
Ja sen sekret'.

Jen nigra kaj jen blanka bub'
Ĝojige lernas ja sen dub',
Certe sen dub'.
Kaj tiel nun libera hom'
Plenkreskas eĉ en sama dom',
En sama dom'.
Jen nigra kaj jen blanka bub'
Ĝojige lernas ja sen dub',
Certe sen dub'.

Por ĉiu homo sama leĝ',
Sur tero regas abundec'
Ja abundec'.
La tero turnas, ke sen pun'
Ja ĉiu vivu sub la sun',
Ja sub la sun'.
Por ĉiu homo sama leĝ'
Sur tero regas abundec',
Ja abundec'.

black_and_white.1288307526.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)