Uzantaj iloj

Retejaj iloj


blanka_nokto_bronsxtejn

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

blanka_nokto_bronsxtejn [04.11.2015 14:02]
blanka_nokto_bronsxtejn [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Blanka Nokto Bronsxtejn ======
 +//Auxtoras [[Mikaelo BRONSxTEJN]]//​
 +
 +===== Teksto =====
 +Songxa sxtona kant'
 +Por amant',​ gapant',​
 +Paca onda plauxd'​
 +Por apenaux auxd'.
 +Dum krepusk',​ trankvil'​
 +Miras mil kaj mil
 +Promenantoj en
 +Urba nokt-seren',​
 +Kaj tenere gxis maten'​.
 +
 +Envolvas blanka nokt'
 +Gapantan turistaron.
 +Mutigxas la admir'
 +En punco de l'​auxror'​.
 +Sed venas plu Neva
 +La saman Baltan maron,
 +Kaj same haltas spir'
 +Cxe svinga frap' de l'​kor'​.
 +
 +En la marcxa kot' -
 +Sanga esxafod'​.
 +La kruela car'
 +Pregxas cxe l'​altar':​
 +Mia sankta Di',
 +Pekojn havas mi, -
 +Venu mia pun',
 +Tamen amu nun
 +Mian urbon la fortun'​!
 +Metronoma frap'​... -
 +
 +Grizas jam la kap',
 +Kaj retrovas vid'
 +Sangon sur granit'​.
 +Trompas la vizi' -
 +Estas ros' - ne pli,
 +La matena ros' -
 +La auxrora roz
 +Kisas urbon dum ripoz'​.
 +{{tag>​litero_b kanto}}
  
blanka_nokto_bronsxtejn.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)