Uzantaj iloj

Retejaj iloj


blovas_la_vent

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Blovas la vent'

Teksto kaj muzikoBob Dylan
E-teksto 1Konisi Gaku
E-teksto 2Pilger
E-teksto 3Vladimir Türk
Origina titolo:Blowin' in the wind
MIDIrespondon_nur_sole_scias_vent.mid
MIDI 3vento_scias_gxin.mid

Teksto 1

Kiom necesas paŝadi sur voj' - por ke estu mi plenaĝul' ?
Kiom necesas naĝad' por anas' - por dormi sur sablo en lul' ?
Kiom necesas da kugloj en flug' - por ke nin minacu jam nul' ?

La respondo amik' , jam flugas en la vent'
La respondo jam flugas en la vent' !

Kiom da jaroj staradas la mont' - ĝis fine ĝin glutos la mar'?
Kiom da jaroj do vivas popol' - ĝis fine alvenos la pac' ?
Kiom da fojoj do licas pretend' - neglekta pri l' faktoj kaj ver' ?

La respondo amik' , jam flugas en la vent'
La respondo jam flugas en la vent' !

Kiom necesas ripeta rigard' - por ĝu' de l' ĉiela kolor' ?
Kiom necesas oreloj por hom' - por aŭdi l' popolon en plor' ?
Kiom necesas da mortoj por ni, por diri ke estas jam tro ?

La respondo amik' , jam flugas en la vent'
La respondo jam flugas en la vent' !

Teksto 2

Kiom da vojoj laŭiru la hom'
Ĝis estos li hom' laŭ merit'?
Jes ja! Kiom da maroj laŭŝvebu kolomb',
Ĝis ĝi dormos sur strando kun fid'?
Jes ja! Kiom da fojoj plu pafos kanon',
Ĝis ĉesos por ĉiam milit'?

Kiom ĉielon rigardu la hom',
Ĝis vidos li pli ol la ter'?
Jes ja! Kiom oreloj plu taŭgas al li,
Ĝis aŭdiĝas plorad' de mizer'?
Jes ja! Kiom da mortoj konvinkos lin,
Ke tro multajn mortigis sufer'?

Kiom da jaroj ekzistu montar',
Ĝis laviĝos al maro ĝi?
Jes ja! Kiom da jaroj ekzistu homgrup',
Ĝis rompiĝos malam-tradici'?
Jes ja! Kiom, turnante la kapon, povas hom'
Pretendi, ke ne vidas li?

Respondon, amik', al ni blovas la vent'.
Respondon al ni blovas la vent'.

Teksto 3

Vento scias ĝin

Mejloj abundas da vojoj de l' viv',
kondukas al ajna direkt'.
Trans herbo mola aŭ roka dekliv'
mi iris jam sen elekt'.
Kial la vojoj nin logas al kot' kaj
veston ornamas makul'?
Nur pluv' scias ĝin kaj vento ĉirkaŭ ni,
la vent', kiu ĝuste blovas nun.

Mejloj da vojoj nin gvidas al cel'
plu iras la homa serpent',
kruc' estas blanka kaj stela ĉiel'
lumetas nur en silent'.
Kiom da rozoj, velkintaj sen flor'
jam putras en torfa brakum'?
Nur pluv' scias ĝin kaj vento ĉirkaŭ ni,
la vent', kiu ĝuste blovas nun.

Doni pajleron sufiĉas al ni,
pajlero ja estas savzon'.
Donu liuton, mi ludos al vi!
- demandos vin ĝia son'.
Kial nur celo ŝanĝiĝas je vip',
kaj timas la hom' en mallum'?
Nur pluv' scias ĝin kaj vento ĉirkaŭ ni,
la vent', kiu ĝuste blovas nun.

blovas_la_vent.1476370270.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)