Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | hungara popolkanto |
---|---|
Teksto | Amy Károlyi |
E-teksto | Imre Szabó |
MIDI | blovu_vent_.mid |
Blovu vent'! Flustru al la ursorelo:
ĝia estos la mielo, proksimiĝas la printemp'.
Blovu vent'! Flustru al la akvoj ĉie:
ili ondu jam pasie, proksimiĝas la printemp'.
Blovu vent'! Flustru al la kapreoloj:
foras jam la frostaj horoj, proksimiĝas la printemp'