Uzantaj iloj

Retejaj iloj


blua_floro_de_l_cejan

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Blua floro de l' cejan'

Muzikopopolkanto
E-tekstoKálmán Kalocsay
Origina titoloRitka búza, ritka árpa, ritka rozs
MIDIblua_floro_de_l_cejan.mid

Teksto

Blua floro de l' cejan' kun orspikar':
Bluokuloj, blonda har'…
Beltalia kaj gracia estos mia kortrezor'.
Hej spikar', orspikar', blua flor'.

Hej, vi ĉarmaj lipoj varmaj
kaj pli ruĝaj ol ĉeriz'.
Ĉu ne vere, vin ne ĝenos, se mi
ŝtele de vi prenos
Dolĉon, sorĉon de la kis'.

blua_floro_de_l_cejan.1446641778.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)