Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bona_espero



Bona Espero

KantasLa Porkoj

Teksto

En Bona Espero ni loĝas
pace kaj en harmoni’,
tiun trezoron ni havas
kaj emas donaci al vi.

Mildaj leviĝas la voĉoj
al ĉielo: blua senfin’.
Ame laboras la manoj.
La Tero, nia patrin’.

Kantu kun ni dum la tago (sano)
Ludu kun ni je l’ vesper’.
Hela la lum’ de la amo.
Brilas la lum’ de la ver’.

Ĉirpas la griloj ekstere,
noktas sur Monto Balen’.
Baldaŭ revenos la suno,
hela la lum’de l’ maten’.

bona_espero.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)