Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bona_regho_wenceslas

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Wenceslas, la bona reĝ'

TekstoJohn Mason NEALE
Muzikolaŭ la kantlibro “Piae Cantiones”
E-tekstoRaymond BUTLER

Tradicia angla kristnaska kanto.

Teksto

Wenceslas, la bona reĝ',
Stefanfeston vaĉis,
kiam la profunda neĝ
sur la tero kuŝis.
En la nokto brilis lun'
kvankam frost' kruelis.
Jen aperis malriĉul',
li brulaĵon kolektis.

“Se ci scias, diru min,
ho paĝio mia,
kiu estas tiu hom',
kie hejmo lia?”
“Loĝas li trimejlon for,
baze de la monto,
ĉe barilo de l'arbar,
apud sankta fonto.”

“Ŝtipojn portu tien ĉi,
vinon kaj viandon:
ilin tien portu ni,
servi al li manĝon.”
Iris for paĝi' kaj reĝ',
kune en afero,
dum lamentis kruda vent'
tra la akra vetero.

“Moŝto, mallumiĝas nokt',
vent' pli forte blovas;
velkas nun kuraĝo, ve,
plue mi ne povas.”
“Kie paŝis mi, bonul',
tie brave paŝu,
por ke vintra furioz'
sangon malpli frostigu.”

Tra la neĝo sekvis li
paŝojn de la mastro;
varmon tenis tero mem,
kiun tretis sankto.
Do, kristanoj, tiel vi
senhavulojn benu;
krom riĉaĵo kaj potenc',
beno al vi mem venu.

Tonsilabe

(2* dodo dore dodo So
LaSo LaTi do do)
sofa mire mire do
LaSo LaTi do do
SoSo LaTi dodo re
sofa mire do fa do

Eksteraj ligoj

bona_regho_wenceslas.1446642161.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)