Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto | John Mason NEALE |
---|---|
Muziko | laŭ la kantlibro “Piae Cantiones” |
E-teksto | Raymond BUTLER |
Tradicia angla kristnaska kanto.
.
Wenceslas, la bona reĝ',
Stefanfeston vaĉis,
kiam la profunda neĝ
sur la tero kuŝis.
En la nokto brilis lun'
kvankam frost' kruelis.
Jen aperis malriĉul',
li brulaĵon kolektis.
“Se ci scias, diru min,
ho paĝio mia,
kiu estas tiu hom',
kie hejmo lia?”
“Loĝas li trimejlon for,
baze de la monto,
ĉe barilo de l'arbar,
apud sankta fonto.”
“Ŝtipojn portu tien ĉi,
vinon kaj viandon:
ilin tien portu ni,
servi al li manĝon.”
…
…
Iris for paĝi' kaj reĝ',
kune en afero,
dum lamentis kruda vent'
tra la akra vetero.
“Moŝto, mallumiĝas nokt',
vent' pli forte blovas;
velkas nun kuraĝo, ve,
plue mi ne povas.”
“Kie paŝis mi, bonul',
tie brave paŝu,
por ke vintra furioz'
sangon malpli frostigu.”
Tra la neĝo sekvis li
paŝojn de la mastro;
varmon tenis tero mem,
kiun tretis sankto.
Do, kristanoj, tiel vi
senhavulojn benu;
krom riĉaĵo kaj potenc',
beno al vi mem venu.
(2* dodo dore dodo So LaSo LaTi do do) sofa mire mire do LaSo LaTi do do SoSo LaTi dodo re sofa mire do fa do