Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bonaj_purigistinoj

Bonaj purigistinoj

Esperanta tekstoRogier Huurman kaj Gunnar FISCHER
Esperanta plenumoLa VIPoj
Tipoadapto
Originala plenumoDolchamar

Origina titolo de la kanto: Junaj Idealistoj.

La VIPoj prezentis tiun kanton dum la internacia vespero de la Internacia Junulara Kongreso 2015 en Wiesbaden.

Teksto

Renkontiĝu en trinkej'
Babilado kun amiko
Ĉi-vespere plaĉos plej
Koron tuŝanta muziko
Iĝas granda la festen'
kaj ni kantas en etoso
Sed konstatas en maten'
ke ĉie estas nun ĥaoso

Ni bezonas bonajn purigistinojn
kiuj viŝu la spurojn de hieraŭ
Ni bezonas bonajn purigistinojn
kiuj lavu la plankon antaŭ morgaŭ

Al helpanto evoluu
Ekplenumu vian devon
En sitelon akvo fluu
Balailon vi ricevos
Ebriiĝu en trinkej'
Diboĉadu kun amikoj
Vin ĉi-nokte ravos plej
Tablo plena da kalikoj

Ni bezonas bonajn purigistinojn
kiuj viŝu la spurojn de hieraŭ
Ni bezonas bonajn purigistinojn
kiuj lavu la plankon antaŭ morgaŭ

Purigistinoj neniam senlaboras, neniam senlaboras, neniam senlaboras
Purigistinoj neniam senlaboras, neniam senlaboras, neniam senlaboras

Junaj laboremuloj

En la muzikalo June kaj kune tiu ĉi kanto aperis kun parte nova teksto, kantita de 'Dilan' kaj 'Simon'.

Junaj laboremuloj dum IJK 2022

Teksto

D: Renkontiĝo en trinkej'
Babilado kun amiko
Hieraŭ nokte plaĉis plej
Koron tuŝanta muziko
Iĝis granda la festen'
Kaj ni kantis en etoso
Sed konstatas en maten'
Ke ĉie estas nun ĥaoso

Si+D: Ni bezonas junajn purigemulojn
Kiuj lavu la plankon volontule
Ni bezonas junajn purigemulojn
Kiuj viŝu la tablojn senmakule

Si: Aliĝu al la helpantar’
Vi ricevos jen ĉemizon
Multaj taskoj tuj por far’
Kaj rabaton pri kotizo
Baldaŭ estos programer’
Kuru al programsalono
Kun skribiloj kaj paper’
Liveru ĉion laŭ bezono

Si+D: Ni bezonas junajn laboremulojn
Kiuj portu la tablojn volontule
Ni bezonas junajn laboremulojn
Kiuj skribu programon surtabule

Si: Kara helpanto,
D: Starigu akceptejon,
Si: Ordigu la ludejon,
Si+D: Pretigu kunsidejon
D: Kara helpanto,
Si: Prizorgu la trinkejon,
D: Laŭtigu la diskejon,
Si+D: Purigu necesejon

bonaj_purigistinoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)