Uzantaj iloj

Retejaj iloj


brilanta_maro

Brilanta maro

Muziko/TekstoInger Lauritzen
E-tekstoPoul Thorsen kaj Kai Rossum
Origina titoloGlitrende hav

Teksto

Logas nenio kiel la maro.
El maltrankvilo kreskas sopir'.
Tamen maristo devas dividi
sin inter maro kaj hejmo-dezir'.

Rava la mar',
bril' sen kompar',
tagojn sen vento vi donas en ar'.
Hel-variant',
ondas la kant'
ree por aŭskultant'.

Tra navigado sennombrajn horojn
maro instruas pri sia grand'.
Rulon de ondoj pens-akompanas
sur la posteno soleca gardant'.

Venta la mar',
bril' sen kompar',
noktojn sendormajn vi donas en ar'.
Bas-variant'
ondas la kant'
ree por aŭskultant'.

Suna apero, nuba subiro
flaman koloron donas al mar'.
Velas maristo al horizonto,
sentas liberon samkiel ondar'.

Brilo de l 'mar',
bril' sen kompar',
tagojn sen vento vi donas en ar'.
Bel-variant',
ondas la kant'
ree por aŭskultant'.

brilanta_maro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)