Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto | Nikolaj Rubcov |
---|---|
Muziko | ? |
E-teksto | Lusi RIMON |
Kantas | Aleksandr Barikin |
Am G Em Am
Bicikle rajdos foren mi sen ced',
G Em Am A7
Senlace trafos herbojn en kampar',
Dm G7 Am
Plej belajn florojn plukos por buked' -
Bb E Am (A7)
Al mia amo bunta akompan'.
(2-foje)
Ŝi iros preter, sen atenti min,
En la krepuska trista atmosfer',
Mi petos ŝin: “Jen, prenu amatin'
Modestajn florojn, signo de l'sincer'”, (2-foje)
Demandos ŝin - “Ĉu falis en forges'
Renkontoj niaj, varm' de mia kor',
Dum fremdajn manojn lasis por kares'” -
Almenaŭ floroj restu por memor'. (2-foje)
Biciklon pelas foren la pied',
En densaj herboj lasos min sopir',
Nur volas mi - ridetu al buked'
La amatino antaŭ forir'. (2-foje)