Uzantaj iloj

Retejaj iloj


carlos_devizia

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Carlos DEVIZIA

Carlos DEVIZIA: mi naskiĝis en la urbo Comodoro Rivadavia en Patagonio (Argentino) je la 23a majo 1968. Mi vivis en diversaj urboj de Patagonio kaj je 1978 mi alvenis al Buenos Aires kun miaj gepatroj. Mi nun, ekde la jaro 1996 loĝas en Paso del Rey, urbo 35 kilometrojn proksime de Buenos Aires. Mi faris diversajn laborojn ligitaj al arto, dum multe da jaroj mi laboris kiel desegnisto.
Mi ludas diversajn instrumentojn precipe saksofonon kaj gitaron.
Mi faris rakontojn ankaŭ. Kaj mi jam faris kvar muzikalbumojn: Bizara Lando (2009), Los Barcos Solares de Rapa Nui (2011) kaj Sure Like a Bone (2012) kaj Vacaciones en Gstaad (2010). Tiun ĉi lastan kune kun mia filo sub la nomo de Gstaad Basset Hounds.
En esperanto mi gajnis premion en la kinofestivalo “Kino Sen Limoj” por la filmeto “La Atako de la Leviatanoj”. Mi revas fari rokan operon bazitan en la vivo de D-ro. Zamenhof kaj ĥoran verkon uzante tekstojn de E-verkistoj, precipe Edmond Privat.
Ekster la Esperanto mi nun laboras en orkestra muziko (Mi jam verkis unu orkestran muzikon sed ĝi ne estis ludita) kaj mi laboras sur mia nova ekzperimentala albumo “Cerdos de Marte”.

Albumoj

  • Cerdos de Marte (…)
  • Sure Like a Bone (2012)
  • Los Barcos Solares de Rapa Nui (2011)
  • Vacaciones en Gstaad (2010)
  • Bizara Lando (2009)
carlos_devizia.1653890716.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)