Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ce_pumo-roko_krom-trako

Ĉe Pumo-roko (krom-trako)

Teksto

Mirteloj certe duonmetre altis
en la verda densarbaro ĉe sekvoj'

Ni laŭvice marŝis, grimpis, saltis,
manĝis berojn nur por ĝoj'

Subite ni renkontis la riveron,
ŝaŭman fluon de l' majesta blanka mont'
ĉu la suna tajdo, ĉu la beroj
estis la ebriofont'?

Ho, ni ektrovis nin en akvo malvestitaj
for de l' reta, argilĵeta liberec'
Ho, estas ĉi tie eĉ laŭ leĝ' malpermesitaj
tiaj agoj de maldec'

Ni pentris per argilo sur la dorsoj
niajn revojn pri saniĝ' de aliul'
Malgraŭ eta malsameco de la torsoj
samas ni al Eternul'

Ho, ni ektrovis nin en akvo malvestitaj
for de l' reta, argilĵeta liberec'
Ho, estas ĉi tie eĉ laŭ leĝ' malpermesitaj
tiaj agoj de maldec'

Akvo frosta
Koro varma
Monto moŝta
Grego ĉarma
Ĉie ni troviĝas malgraŭ ajna registar'

Akvo frosta
Koro varma
Arbo moŝta
Cindro svarma
Sentu vin bonvena, akceptata malgraŭ via historio, inter nia kunular'

Ho, kaj ni ritmumis per salujo ĝis ekneĝis
for de l' reta, ridopreta liberec'
Ho, ĉu ni meritas nun publikan kondamniĝon
pro mispreĝo kaj maldec'

Ho, ni adiaŭis per okuloj larmoplenaj
Aĥ, prirevita, korĉizita liberej'
Ho, pentraĵoj disas sed tatuoj restos enaj
pro tiuj tagoj ĉe Pumo-Roko en stelarej'

ce_pumo-roko_krom-trako.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)