Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cent_jarojn

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ĉu vi pentas

Muziko\TekstoBörje LUND
KantasGrupo Persone
MIDIcxuvipentas.mid

Teksto

Ĉu vi pentas nun ke vi militservis
Dum la rekrutad vi ja vere vervis
Tiam pensis vi “mi fariĝos viro”
rampis kun fier' tra la kot' kaj ŝmiro
Ho! kia malbonŝanc', startas nun milito
Ĉu surpriziĝas vi? Ha! kia hipokrito!
Nun pafas vi al land' kie vi jam estis
Jes, vi vizitis ĝin, kaj tie vi festis
en la I. J. K.

Ĉu vi pentas nun ke vi militservis
Dum la bombatak' vi ja vere nervis
Nun malamikarme' venas kun impeto
Saltu el la fosaĵ', levu bajoneton
Fimalamiksoldat' frapas vin altere
Lian indulgon nun petas vi sincere
Kaj li retenas sin kvankam li pikontis
Kaj vi rekonas lin, vi lin jam renkontis
en la I.J.K.

cent_jarojn.1261270929.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)