Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cu_vi_pentas

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ĉu Vi Pentas

Teksto?
Muziko?
E-teksto?
KantasAkordo

Teksto

Ĉu vi pentas nun
ke vi militservis
Dum la rekrutad’
vi ja vere vervis
Tiam pensis vi
“mi fariĝos viro”
Rampis kun fier’
tra la kot’ kaj ŝmiro
Ho! kia malbonŝanc’
startas nun milito
Ĉu surpriziĝas vi?
Ha, kia hipokrito!
Nun pafas vi al land’
kie vi jam estis
Jes, vi vizitis ĝin,
kaj vi tie festis en
la I.J.K.

Ĉu vi pentas nun ke
vi militservis
Dum la bombatak’
vi ja vere nervis
Nun malamikarme’
venas kun impeto
Saltu el la fosaĵ’ levu
bajoneton
Fimalamiksoldat’
frapas vin altere
Lian indulgon nun
petas vi sincere
Kaj li retenas sin
kvankam li pikontis
Kaj vi rekonas lin,
vi lin jam renkontis en
la I.J.K.

cu_vi_pentas.1234934359.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)