Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxarmulin_ho_venu

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----



Ĉarmulin’, ho venu

Muzikoŝvaba popolkanto
E-tekstoZanoni
Origina tekstoMädle ruck, ruck, ruck

Teksto

Ĉarmulin’, ho venu tuj al mia koro,
Mi ja tre amas vin, vi dolĉa floro,
Kun la freŝa vango
Kiel lakt' kaj sango,
Vi ridetu sune,
Kaj ni restos kune.
Ĉarmulin', ho venu tuj al mia koro,
Mi ja tre amas vin, vi dolĉa floro.

Al okuloj miaj vi trankvile fidu,
Por ke miraklon vi en ili vidu:
En pupilo mia
Jen la bildo via!
Ĝi interne estas
Kaj por ĉiam restas!
Al okuloj miaj vi trankvile fidu,
Por ke miraklon vi en ili vidu!

Vi edzino mia estu en honoro,
Alie ĉiu celo — sen valoro.
Mi nur vin deziras,
Aŭ militon iras.
Sen vi vivo mia
Estus iluzia.
Vi edzino mia estu en honoro,
Alie ĉiu celo — sen valoro!

cxarmulin_ho_venu.1295477331.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)