Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Ek for al gaja ĉasado
en verda erikej'.
Aŭrora sunbrilado
eklumas bele plej.
La birdoj de 1' arbaro
jam kantas kun fervor,’
sur vasta la kamparo
belega granda ĥor’.
Refreno:
Tridihejo, di he jo,
di hedi, hedijo, tridijo
hejo, di faejo,
di tridijo, tridijo.
Matene la ĉasisto
alvenis dum esplor'.
Vidante la bestaron
raviĝis lia kor'.
Sovaĝaj monto-kaproj
alvenas par' kun par',
La hirta nigra apro,
la cervo kun kornar.’
Refreno:
Ĉasista nobla vivo,
ho mia korplezur'.
Sur verda alpdeklivo
en dia la natur'.
Se krakas la pafado
tra osto kaj medol’,
Ĉeestas mi ĉasante
al cerv’ kaj kapreol'.
Refreno: