Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxavdaranoj

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ĉxavdaranoj

TekstoĤristo KARPAĈEV
E-tekstoAsen MATEV

Teksto

La lando de Botev kaj Levski
denove sklavecas ĉi land' -
Balkano komencis jam kanti
la kantojn hajdutajn sen halt'.

Kiu amas popolon premitan
kaj gardas ideon mem ja
de Levski ideon ribelan -
ĉe nin li alvenu soldat',

Ministroj vendadas popolon,
ĝendarmoj pendigas nin jam.
Ni levu alarme popolon
viktimoj nin vokas kun flam'.

Popola turmento bruligis
hajdutan fajregon en sang',
ni tial standardon flirtigas,
ĝin kiel flirtigis Ĉavdar'.

Kun Botev'a flam' en batalo
de Levski fortega spirit' -
ni serĉas batale repagon
kaj ĉenojn detruas jam ni.

Kiu amas popolon premitan
kaj gardas ideon mem ja
de Levski ideon ribelan -
ĉe nin li alvenu soldat'.

cxavdaranoj.1264112182.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)