Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxe_la_bordo_de_alano

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ĉe la bordo de Alano

Esperanta tekstoW. M. PAGE
Tipotraduko
Originala titoloOn the banks of Allan Water

Teksto

Ĉe la bordo de Alano
estis en printempa hor'
la filin' de l' muelisto
bela, kiel flor'.
Amindumis ŝin soldato;
dolĉajn vortojn diris li —
Ĉe la bordo de Alano
gaje estis ŝi.

Ĉe la bordo de Alano,
post forpaso de l' somer',
la filin' de l' muelisto
staris sen esper'.
Ĉar forestis la soldato,
malfidela estis li —
Ĉe la bordo de Alano
ĉiam ploris ŝi.

Ĉe la bordo de Alano,
en malvarma vintra hor',
al filin' de l' muelisto
ekrompiĝis kor'.
For de zorgo kaj malvarmo
per la morto paŝis ŝi;
al la bordo de Alano
ne plu venos ŝi.

cxe_la_bordo_de_alano.1367081051.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)