Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxe_la_kafotablo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ĉe la kafotablo

Teksto

Venu nun samideanoj, regu harmoni'
plenkreskuloj kaj infanoj kolektiĝu vi,
ĉirkaŭante tablon, montru la kapablon
manĝi, trinki, kaj konvinki korojn sen ebri'.

Jam delonge en la koro malsategis ni,
kaj al bela festa horo celis, batis ĝi.
Bona estas kafo, akvo en karafo,
teo varma estas fama ĉu konsentas vi?

Sed la grava ĉefa parto cel' de nia kor'
tamen estas la bonfarto de la samlabor’
Por la bela granda, bona esperanto:
vivu, vivu, esperanto vivu en la kor'!

cxe_la_kafotablo.1288364389.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)