Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxe_la_kaftablo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ĉe la kaftablo

MuzikoQubben Noah
Esperanta tekstoH. E. Jensen
Tiponova teksto

Teksto

Venu nun, samideanoj,
regu harmoni'!
Plenkreskuloj kaj infanoj,
kolektiĝu vi!
Ĉirkaŭante tablon
montru la kapablon,
manĝu, trinku kaj konvinku
korojn sen ebri'!

Jam delonge en la koro
malsategis ni,
kaj al bela, festa horo
celis, batis ĝi.
Bona estas kafo,
akvo en karafo,
teo varma estas ĉarma.
Ĉu konsentas vi?

Sed la grava, ĉefa parto,
cel' de nia kor',
tamen estas la bonfarto
de la samlabor'
por la bela, granda
bono esperanta:
Vivu, vivu Esperanto!
Vivu en la kor'!

cxe_la_kaftablo.1366460385.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)