Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxe_la_supra_vilagxfino

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ĉe la supra vilaĝfino

Muzikoslovaka popolkanto
E-tekstoEduard Vladimír Tvarožek
Origina titoloNeďaleko od Trenčína
MIDIcxe_la_supra_vilagxfino.mid

Teksto

Ĉe la supra vilaĝfino loĝas ĉarma Katarino;
[: nigra okulpar’, korvonigra la harar’,
estu mia amatin’, ho, ĉarmega Katarino. :]

Kaj fariĝis Katarino mia kara amatino;
[: mond’ envias min, ke mi povas kisi ŝin
kaj edziĝos baldaŭ al la ĉarmega Katarino. :]

Do nun estas Katarino mia ĉarma junedzino;
[: nigra okulpar’, korvonigra la harar’,
plenumiĝis la sopir’: mia estas Katarino. :]

cxe_la_supra_vilagxfino.1291330610.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)