Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | slovaka popolkanto |
---|---|
E-teksto | Joachim Gießner |
Origina titolo | Po nábreží koník beží |
MIDI | cxe_rivero.mid |
Ĉe rivero kuras nigra ĉevaleto.
Kaj de kie venas vi, ho junuleto?
Venas mi el Slovaki',
tre fiera fil' de ĝi, kara mia.
Venas mi el Slovaki',
tre fiera fil' de ĝi, kara mia.
Du kolomboj renkontiĝas apud lago.
Slovakino estas vi, kaj mi Slovako.
Amas mi vin kun inklin',
estu mia vi edzin', kara mia.
Amas mi vin kun inklin',
estu mia vi edzin', kara mia.