Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxehxa_marsxkanto

Ĉeĥa marŝkanto

Tipotraduko

Teksto

Amikar', ni iru en kampar', la-la!
Ĉielo blukolora, vento freŝodora,
Floroj, kampoj kaj arbar', sonoj de birdar'.
Bela estas la natur', kantu nun ni kun plezur',
Ĝoja rido eĥu en lazur'.
Trans la valoj, trans la montoj,
Ĝis la vastaj horizontoj,
Sonu niaj gajaj kantoj.
Marŝu nur, marŝu nur, nia kara amikar'!
Marŝu nur, marŝu nur, kara amikar'!

cxehxa_marsxkanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)