Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxi-nokte

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ĉi-nokte

Teksto

Ĉi-nokte sonĝon sonĝis mi.
Ho, ke ĝi estu ver':
ke regas ne milito plu,
sed paco nur sur ter'.

Pri konferenco sonĝis mi,
ŝtatestra grandkunven'.
Konfirmis dokumenton ĝi
per la subskribo jen:

Ne plu ekzistas militist',
ne plu la armilar'.
Nun ĉiu estu pacifist'
pro l’bono de l’homar'.

Kaj sur la stratoj ĝoja kri'
eksonas ĉie nun:
por tuthomara famili'
nun ĉie brilas sun'.

Ĉi nokte sonĝon sonĝis mi.
Ho, ke ĝi estu ver':
ke regas ne milito plu,
sed paco nur sur ter'.

cxi-nokte.1265837709.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)