Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

cxielen_atingas_graco_de_di [04.11.2015 13:58] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Ĉielen atingas la graco de Di' ======
 +
 +^Muziko|J.P.E. Hartmann|
 +^Teksto|Bernhard Severin Ingemann|
 +^E-teksto|[[wpeo>​]]Ida Christensen|
 +^E-teksto 2|[[wpeo>​]]H. E. Jensen|
 +^Origina titolo|Til himlene rækker din Miskundhed, Gud!|
 +^MIDI|{{:​muziko:​Cxielen_atingas_graco.mid}}|
 +
 +
 +
 +===== Teksto =====
 +{{ :​muziknotoj:​Cxielen_atingas_graco.png}}
 +
 +
 +Cxielen atingas la graco de Di' ​
 +kaj Lia fidel' gxis la nuboj.
 +La manon sian etendas ja Li 
 +gxis nun super valoj kaj urboj.
 +
 +Atingas zeniton la amo de Di',
 +la fundon de l' mar' Lia jugxo.
 +Al savo gvidas animojn nur Vi,
 +cxe Vi estas nia rifugxo.
 +
 +La graco de Dio - ho, kia trezor'​
 +al homoj vivantaj sur tero!
 +La amflugiloj de Lia favor'
 +nin sxirmas de cxia dangxero.
 +
 +Soifa anim' refresxigxas per Di',
 +tremantan kolombon Vi savas.
 +La font' de l' vivo trovigxas cxe Vi. 
 +En lum' Via lumon ni havas.
 +
 +El: //Jen la Kanto de l'​vojagx'//,​ 1970 , n-ro 48.
 +
 +
 +===== Teksto 2 =====
 +**Atingas la nubojn fidelo de vi**
 +
 +Atingas la nubojn fidelo de vi
 +kaj al la cxiel' via graco,
 +jen justa gard' via mano, ho Di'
 +por hom' en kaban' aux palaco.
 +
 +Cxiela profund'​ via amo, ho Di'
 +kaj sagxo de vi kiel maro.
 +Vi auxdas cxiam por savo de ni 
 +suspiron de l'​kreitajxaro.
 +
 +Trezoro al ni via graco, ho Di',
 +vi restas en hejm' de homfilo;
 +ni en malhel'​ fidas amon de vi
 +nin kasxas sub gxia flugilo.
 +
 +Vivigxas en vi malsatulo sur mont', ​
 +tremantan kolombon vi savas;
 +en vi sin trovas l'​eterna vivfont',​
 +en vi nian lumon ni havas.
 +
 +El: //Monataj Informoj//, Silkeborg, n-ro 1, jan. 1949, 6-a jareldono.
 +
 +
 +
 +{{tag>​kanto litero_k dana notoj midi akordoj religia}}
  
  • cxielen_atingas_graco_de_di.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 13:58
  • (ekstera redakto)