Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto | Sándor HALMÁGYI |
---|---|
Muziko | Attila DOBOS |
Hungara kanto “Minden ember boldog akar lenni”.
Kial belas somer'?
Aŭtune la sol' venas kun kruel'?
Kial memor' allogas min?
Karan vorton kial petas mi?
Ja ĉiu homo volas nur feliĉon.
Okazo kapti nun estas por ni.
Mi vin rigardas, jen harmoni',
tre bela estas la mond'.
Kial brilas ĉiel'?
De l' foro kial ravas min la bel'?
El la revoj kia util'?
Kial tentas min la birdotril'?
Ja ĉiu homo volas nur feliĉon.
Okazo kapti nun estas por ni.
Mi vin rigardas, jen harmoni',
tre bela estas la mond'.