Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxiuj_floroj_estas_for

Ĉiuj floroj estas for

MuzikoPete SEEGER
Origina TekstoPete SEEGER, Joe HICKERSON
E-teksto:Pilger

Origina titolo: Where Have All The Flowers Gone?

Teksto

Ĉiuj floroj estas for - kie ili estas nun?
Ĉiuj floroj estas for - jam de longa temp' .
Ĉiuj floroj estas for - knabin' ilin premis al la kor' .
Ĉu nun komprenas vi? (2-foje)

Ĉiuj knabinoj estas for … kie ili estas nun?
Edziniĝis post ador' …

Ĉiuj edzoj estas for …
Soldatiĝis kun dolor' …

Ĉiuj soldatoj estas for …
En la tomboj de l' memor'…

Ĉiuj tomboj estas for …
Kovras ilin flor-trezor' …


Versio 2

E-tekstoKONISI Gaku
MuzikoPete SEEGER

Kien floroj iris jam - de antaŭe
Kien floroj iris jam - for de l' eben'
Kien floroj iris jam - la knabinoj prenis for
Ĉu ili vivas nun? - Ĉu ili vivas nun?

Kien la knabinoj jam - de antaŭe
Kien la knabinoj jam - for de l' eben'
Iris la knabinoj jam - al junuloj, sen reven'
Ĉu ili vivas nun? - Ĉu ili vivas nun?

Kien la junuloj jam - de antaŭe
Kien la junuloj jam - for de l' eben'
Iris la knabinoj jam - al milito sen reven'
Ĉu ili vivas nun? - Ĉu ili vivas nun?

Kien la soldatoj jam - de antaŭe
Kien la soldatoj jam - for de l' eben'
Iris la soldatoj jam - al tombejoj sen reven'
Ĉu ili vivas nun? - Ĉu ili vivas nun?

Kien la tombejoj jam - de antaŭe
Kien la tombejoj jam - for de l' eben'
Iris la tombejoj jam - al la floroj sen reven'
Ĉu ili vivas nun? - Ĉu ili vivas nun?

Kien floroj iris jam - de antaŭe
Kien floroj iris jam - for de l' eben'
Kien floroj iris jam - la knabinoj prenis for
Ĉu ili vivas nun? - Ĉu ili vivas nun?


Versio 3

E-tekstoWilliam AULD
MuzikoPete SEEGER

Kien floroj iris do? - Jam tempo pasas.
Kien floroj iris do? - Jam tempo for.
Kien floroj iris do? - Junulinoj prenis tro;
Ĉu nepre tiel plu? Ĉu nepre tiel plu?

Kien junulinoj do? - La junuloj prenis tro.
Kien la junuloj do? - Ili soldatiĝis tro.
Kien la soldatoj do? La tombejoj prenis tro.

Kien la tombejoj do? - Iĝis floroj ili tro.


-ls-

cxiuj_floroj_estas_for.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)