Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxu_vi_kontentas

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ĉu vi kontentas?

TekstoTomas FREJARÖ
MuzikoLa Perdita Generacio
GitarsolaĵoMagnus PERSSON
KantasLa Perdita Generacio (Anna, Hendjo, Tomio & Karin)

Ĉi kanto ricevis la unua premion en “Kanto de la jaro” 2014

Teksto

1. Ĉu vi kontentas
Pri via vivo
Ĉu vi esperas
Je pli ol trairo
Ĉu vi kontentas
Ĉu vi daŭre deziras
Malmencieblaĵojn
Ĉu daŭre vi miras

Refreno:

Ĉu vi kontentis hieraŭ ne plu
Ĉu vi konsentas: por viv 'postuliĝas de vi kontribu'
Ĉu vi iel forgesis
Ĉu vi fratiĝis al ventoŝirmil'
Ĉu inter memor' kaj esplor' vi elektis selekti barilojn
Ĉu vere necesas …?

Ĉu vi kontentas
Pri via domo
En via lito
Pri via nomo
Ĉu vi kontentas
Ĉu pri via aĝo
aŭ ĉu vi batalas
Ĉiutage kontraŭ via vizaĝo

Refreno:

Ĉu vi sukcesis
Ĉu vi suprengrimpetis
La unuan orgasmon
Ĉu vi neniam ripetis
Ĉu vi la mondon akceptis
Ĉu vi antaŭenklinas
Okulvitropurigado
Ĉu neniam finiĝas

Refreno:

Ponto 1:
Ĉu vi malkontentas
Ĉu vi vidas makulojn
Ĉu por vi la homaro
Ŝajnas ar 'da stultuloj

Ĉu vi kolektas
aŭ vin ĉu la argento
Ĉu vi ŝatus kontroli
Ĉie kaj ĉiun momenton
Ĉu konstruis vi turon
El hommanoj kaj kruroj
Ĉu vi kontentos
Se postlasos vi ŝpurojn

Refreno 2:
Ĉu vi kontentos postmorgaŭ ne nur
Ĉu vi konstruontus la sunon sed dronis en maloportun'
Ĉu vi iel konfesus
Ĉu vi kaptiĝis de via komfort'
Ĉu via laboro portas oron aŭ ploron aŭ tro fruan morton
Ĉu vere necesas …?

Ponto 2:
Ĉu vi ektimas
Kiam silentas
Kiam ekfulmas
Kiam torentas

Ĉu vi kontentas
Lunde matene
Ĉu vi rekomencas
kun- aŭ senpene
Ĉu vi kontentas
Ĉu vi verkas poemojn
Kiel iame
Kiam vi havis problemojn

Refreno 3:

Ĉu vi kontentis hieraŭ ne plu
Ĉu vi konsentas: por viv'
postuliĝas de vi kontribu'
Ĉu vi iel forgesis
Ĉu vi kaptiĝis de via komfort'
Ĉu via laboro portas oron aŭ ploron aŭ tro fruan morton
Ĉu vere necesas …?

Ĉu vi kontentas
Sub ĉielo ruĝnuba
Ĉu vi daŭre aŭskultas
Foje preĝistojn sendubajn
Ĉu por vi daŭre gravas
Ĉu la akvo kreskiĝos
aŭ ĉu l 'homara sonĝi bela
Kiel iam efektiviĝos

cxu_vi_kontentas.1490830188.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)