Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxu_vi_scias_jam

Ĉu vi scias jam

Muzikobohemia popolkanto
E-tekstoJosef Cink
Origina titoloEj, vy páni, vy
MIDIcxu_vi_scias_jam.mid

Teksto

Ĉu vi scias jam,
kio nova en la urbo,
kia grava fam?
Varbas al la kon'
de l' junuloj
de l' tambur' la son'.

Kara amatin',
se vi estas malfidela,
mi varbigos min.
Estos laŭ la norm'
la ĉeval' al mi en bela form'
kaj la uniform'.

Kiam dum la gard'
staros mi en kamp' milita,
venu al rigard'.
Petas mi nur vin,
venu min saluti per manklin',
kara amatin'.

Eĉ se per la man'
vi salutus min kaj vokus,
estas ĝi nur van'.
Plu soldatos jen
pri l' ĉeval' en zorgo mi, kun pen':
pro vi en ĉagren'.

cxu_vi_scias_jam.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)