Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxuk

Ĉuk

Kantas Kajto, teksto kaj muziko de Nanne KALMA.

Teksto

Eskapante al vojpiratoj, mi kuregas tra la stratoj. Ĝustatempe, kia histeri', en la stacidomo alvenas mi.
Ĉe la giĉeto, plendanta ĥoro; bilet-aĉeti daŭras horojn.
Nun restas al mi nur unu minut'; sprinti al vagono, ĝin ensalti kaj tuj poste: ĉuk, ĉuk, ĉuk …

Refreno:

Komenciĝas la juk', pro la belsona “ĉuk!” Denove scias mi: “Bona estas la viv'”,
Kiam finfine funkcias la lokomotiv'. Liberigas min de jug', la superplezura “ĉuk!”

Estas bona por distriĝi, eĉ bonega por trankviliĝi -
De la maŝino la vibrosonad'; por mi ĝi estas la perfekta ĝuad'. Filozofi, pensi, mediti, la vivon relativi -
Al mi denove sin trudas konklud': la plej bona terapio estas sen-interompa ĉuk, ĉuk, ĉuk …

Refreno

Mi ŝatas la veturadon, eĉ ŝategas la vojaĝadon, sed stari senmove en stacidomet'
estas daŭre kaŭzo por mal-aprec'. Rigardi malplenan kajon, minimumigas mian gajon.
Se nur veturus la trajno sub mia konduk' - neniam halti, stari, atendi sed ĉiam: ĉuk, ĉuk, ĉuk …

Refreno

Subite skuas la maŝino. Ĉu ĉi tio estas la fino? Mi ne povas kompreni ke ĝi estas kaduka;
Mi ne volas vivi plu sen la sono ĉuka, ĉuka, ĉuka, ĉuka, ĉuk …
Nun mi aŭdas la maŝinon knari. Ili sukcesis ĝin ripari.
Mi sekigas la okulojn per la nazo-tuk': emocio plenigas min - denove sonas: ĉuk, ĉuk, ĉuk …

Refreno, 2-foje
cxuk.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)