Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dana_nacia_kanto

Dana nacia kanto

Tipotraduko

Teksto

Reĝ' Kristjan staris ĉe la mast'
en pulva fum'.
La glavon uzis li kun fort',
por malamik' terura vort'.
Pereis ĉiu gota mast'
en pulva fum'.
“Forkuru”, sonis laŭta kri',
/: “Ni venkos kontraŭ Kristjan ni :/
per glav'!”

Ci, Dana voj' al glor' kaj pov',
blunigra mar'!
Akceptu min; sentima mi
danĝeron vidas, — kiel ci
nur ridas je l' ventega pov',
blunigra mar'!
Rapide, tra brueg', batal'
/: kaj venko, min konduku al :/
la tomb'!

dana_nacia_kanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)