Uzantaj iloj

Retejaj iloj


danci_ni_povas

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Danci ni povas

MuzikoTh. Aagaard
TekstoChristian Winther
E-tekstoH. E. Jensen
Origina titoloSommerlyst
MIDIdanci_ni_povas.mid

El: Monatoj Informoj/Silkeborg Esperantoforening. N-ro 1, 3-a jarkolekto, julio 1945.

Teksto

Danci ni povas
nun en somera hor',
florojn ni trovas,
spiras en bonodor'!
Tre bonhumoraj
kaj belkoloraj
rozo, dianto, violo, lili'
salutas al ni!

En balancilo
Inter la arboj du
nin maltrankvilo
movas en dolĉa ĝu'.
Siblas la vento -
freŝa bonsento!
ŝvebas abeloj kun basmelodi'
en ĝoj' kiel ni!

Kantas kukolo,
trilas alaŭda ĥor',
kaj en bonvolo
ŝvebas hirundoj for
Ĉarma somero,
temp' de l'espero.
venis apenaŭ vi al nia kor' -
jam flugas vi for! -

Origina teksto

Sommerlyst

Nu kan vi dandse!
Lystigt i Sommerluft,
Binde vi Krandse,
Aande vi Blomsterduft!
Lilier bløde
Roser de røde,
Nelliker, Bukkar, Violen den blaa

Her rundtom os staae.
Vi har en Gynge
Hængt mellem Eeg og Bøg,
Den kan os slynge
Høit under Leeg og Spøg,
Kjøligt os Vinden
Suser om Kinden,
Surrende Bier os seile forbi
Saa lette som vi!

Gjøgen den galer,
Lærkerne qviddre smukt,
Venlige Svaler
Svæver i sagte Flugt!
Yndige Sommer!
Næppe Du kommer,
Smilende, rødmende, liflig men kort,
Saa iler Du bort!

danci_ni_povas.1446641941.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)