Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dankon_de_jonny_m

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Dankon (Jonny M)

MuzikoVibes Builder
Esperanta tekstoJonny M
Tiponova teksto

Teksto

Refreno:

Mi volas diri dankon
al miaj plej bonaj amikoj en la mondo
Do dankon! ke vi ĉiam ĉeestas kun mi!

En mia vivo, multe okazis, multe sukcesis,
kaj mia fido per bonaj amikoj kreskis
Estis longa vojo sed la povo de la homoj
kreis propran mondon kun belaj sonoj
kun kelkaj malfortoj, tion mi konfesas
sed ni povos ŝanĝi tion, mi promesas
Jes ja

Refreno ×2

Do, dankon al Flo,
la kreinto de Vinilkosmo,
ununura eo-eldonejo
indas por nia muzik’ la vendejo
Kaj dankon al Leo Sakaguĉi,
DoĴo Esperanta kiu povas tuŝi
vin per sia muzik’, kia bona rim’
ĉar li estas bonega amik’!

Dankon al Pafklik kaj Eterne Rima,
vi kaj JoMo faras bonan muzikon,
DĴ Gunnar, Kimo, kaj Dolĉamar
do ĝis la venonta rekontiĝo
Mojosecon kaj muzikon
tiu moto ĝustas laŭ mia opinio
ĉu vi divenis, kiu estas tiu?
ankaŭ dankon al Muzaiko

Dankon krokodilo, kaj naciaj parolantoj
kaj por ĉiuj kiuj lernas Esperanton
Kaj finfine mi diras dankon
al la Movado, estu tiu kanto

Ĉar

Refreno

Mi volas diri dankon
al Varsovia Vent’ kaj aliaj elsendejoj
la GEJ, TEJO, IJK,
la JES, FESTO, ktp.
Herzberg am Harz, dankon pro la
ĉiama subteno de nia movad’
Dankon pro la lingvaj insuloj
kaj mi dankas niajn spriritistajn pensulojn

Refreno ×2

Dankon al Ludoviko
kaj ĉiu malrealigita milito
kaj ĉiu Esperanta ligilo
dank’ al ret’ kaj ĉiu homa konatigilo

Refreno

Eksteraj ligoj

dankon_de_jonny_m.1513548092.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)