Uzantaj iloj

Retejaj iloj


danlando_estas_mia_hejmo_cxarma

Danlando estas mia hejmo ĉarma

Esperanta tekstoJ. Wulff
Esperanta plenumoNomo FAMILINOMO
Tipotraduko
Originala titoloI Danmark er jeg født, der har jeg hjemme
Originala tekstoH. C. Andersen

Teksto

Danlando estas mia hejmo ĉarma,
en ĝia ter' radikon havas mi,
Patrina voĉo! mia lingvo varma,
al mia koro dolĉe iras vi.
Karega dana land'
kun tombegara ĉeno
ĉe kampo de lupol' kaj pomĝardeno;
mi amas vin, mi amas vin mia patruj', Danland'!

Ĉu la somero kreas florojn ie
pli riĉe ol ĉi tie ĉe la mar'?
Pli hele brilas la plenlun' nenie
ol en la hejmo de la fagarbar'!
Karega dana land'
kun Dannebrog ondante,
ĝi venis al ni de l’ ĉiel' falante;
mi amas vin, mi amas vin, mia patruj', Danland'!

Ho lando bela, kie mi naskiĝis,
en kies ter' radikon havas mi,
kaj kie la patrina voĉ' kuniĝas
je l’ ĉarma lingv' en dolĉa melodi',
Karega dana land',
herbfreŝa insularo
kun nest' de l’ cign' sovaĝa ĉe la maro;
mi amas vin, mi amas vin, mia patruj’, Danland'!

danlando_estas_mia_hejmo_cxarma.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)