Uzantaj iloj

Retejaj iloj


de_kio_patrujo_komencas_sin

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

De kio patrujo komencas sin?

MuzikoV. Basner
TekstoM. Matusovskij
E-tekstoV. Arolovicx
MIDIde_kio_patrujo_komencas_sin.mid

Kanto el kinofilmo Ŝildo kaj glavo

Teksto

De kio Patrujo komencas sin?
Do via aboco-libret',
De bonaj amikoj, kun kiuj vi
Ludadis ĉe la riveret'.
Kaj eblas ja, ke ĝi komencas sin
De l'kant', kiun kantis patrin',
De ĉiuj sanktaĵoj en nia viv',
Restantaj kun ni ĝis la fin'.

De kio Patrujo komencas sin?
De loko intima ĉe benk',
De svelta betulo en vasta step',
Klinanta sin pro forta vent'.
Kaj eblas ja, ke ĝi komencas sin
De trilo printempa de sturn'
Kaj de vojo apudvilaĝa ĉi,
Tra kampoj fluanta sen turn'.

Do kio Patrujo komencas sin?
De fore lumanta fenestr',
De patra orden', kiun trovis ni
Hazarde en ŝranka tirkest'.
Kaj eblas ja, ke ĝi komencas sin
De la vagonara frapad'
Kaj de ĵuro, kiun el via kor'
Vi donis al ĝi, kamarad'.

De kio Patrujo komencas sin?…

de_kio_patrujo_komencas_sin.1294180083.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)