Uzantaj iloj

Retejaj iloj


de_postedzigxa_balo

De postedziĝa balo

Esperanta tekstoR. Demals
Tipotraduko
Origina titoloEn revenant des noces

Teksto

/:De postedziĝa balo,
Laca revenis mi.:/
Apud fontan' alloga,
Longe ripozis mi.

Rekantaĵo:

Manjon mian mi atendas,
Ha! ŝi revenu
Kaj min pardonu!
Manjon mian mi atendas
Kun amdolor'
En mia kor'.

/:Apud fontan' alloga
Laca revenis mi.:/
Flutas elflu' kristala
Tial min banis mi.

Rekantaĵo

/:Flutas elflu' kristala
Tial baniĝis mi.:/
Ĉe l' foliar' de fago,
Tute sekiĝis mi.

Rekantaĵo

/:Ĉe l' foliar' de fago.
Tute sekiĝis mi.:/
De la branĉet' plej supra,
Jen najtingala tril'.

Rekantaĵo

/:De la branĉet' plej supra,
Jen najtingala tril'.:/
Ha! najtingal' korgaja,
Kantu kun ĝoj, al mi.

Rekantaĵo

/:Ha! najtingal' korgaja, |
Kantu kun ĝoj' al mi!:/
Ĉar la ĉagren' senfina,
Daŭre turmentas min.

Rekantaĵo

/:Ĉar la ĉagren' senfina,
Daŭre turmentas min!:/
Ve, karulino mia,
Nun ne plu amas min.

Rekantaĵo

/:Ve! karulino mia,
Nun ne plu amas min.:/
Pro rozbuton' tre pala,
Kiun ne donis mi.

Rekantaĵo

/:Pro rozbuton' tre pala,
Kiun ne donis mi.:/
Estu la roz' velkinta
Kun la rozuj' sen fin'!

Rekantaĵo

/:Estu la roz' velkinta
Kun la rozuj' sen fin'!:/
Kaj karulino mia,
Amu denove min.

Rekantaĵo

de_postedzigxa_balo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)