Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto | Grigorij AROSEV |
---|---|
Muziko | Miĥail Povorin |
Denove ami – estus nur ofend',
Ĉar trankvilegas mia kor' granita,
Ĉar mia amo estus “second hand”, (2-foje)
La milan fojon io ripetita.
Eĉ amkonfes' – ĝi estus intervju'
De l' koro ŝtona kun la menso frida.
Ĉar mia amo estus “déjà vu”, (2-foje)
Nekapteblaĵo el pasint' acida.
Kaj amsopiro estus nur delir',
Ĉar amo trompis min, kaj sentoj strasis,
Ĉar mia amo estus nur martir'. (2-foje)
“Ja vas ljubil… ljubil…” Jes, ĉio pasis.